[ex soc.culture.esperanto] Saluton Pardonu se tio sendajxo estas duobligita, sed pli bone dufoje ol neniu. La ideo estas simpla, jen gxi : Uzante la tiea traduko ni disendu gxin tra la mondo por peti naci- kaj regionlingvajn tradukojn de esperantamikoj, subskribitajn kun nomo, adreso, respondeco ktp, Ricevinte ilin, ni kunordigos tiun tekstaron je retdomajno tiel ke cxiu, cxiam povas atingi kaj uzi ilin. Ankau necesas tio por ne konfuzi kaj refari la saman laboron plurfoje. Ni do havos dokumentaron por montri kaj elmontri la gravecon de nia laboro. Mi proponas ke Esperanto France prizorgu tiun aferon suficxe rapide sed se ne mi provos realigi gxi dank'al Esperanto Vive Savoie. Plie mi informos vin ke 30 minutaj filmo pri Euroscola estas havebla je la kosto de 5 euroj finfine ( kaj ne 3 kiel anoncita antaue ) per posxtmarkoj, cxeko au bileto. Nur franca komentario estas jam havebla sed baldau estos ankau la esperanta. Cxiu povos nature uzi tiun filmon libere. --------------- Kara Sinjoro, Vi bonvolis atentigi min pri la problemo de Esperanto, kaj mi dankas vin pro tio, cxar, kiel vi jam scias, temas pri afero, kiun mi sincere favoras. Ecx se pro kialoj kiujn vi facile komprenos, mi deziras antaù cxio min dedicxi al defendo de francfonio, mi sentas profundan simpation por Esperanto kaj la humanista projekto kiu direktis gxian kreigxon kaj kiu pli ol iam ajn animas gxiajn hodiaùajn defendantojn. Mi opinias miaflanke, ke la progresado de Esperanto, respekte de kultura diverseco nedisigebla de gxi, estus potenca faktoro de harmonio kaj interkomprenigxo inter la popoloj. Tute ne dubeblas ke, se urnosorto favoros min, mi submetos al la venonta registaro, kaj aparte al ministro pri nacia Edukado, demandon pri gxia enkonduko kiel opcio en bakalaùro, aparte laù deziroj esprimitaj far gelernantoj kaj gepatroj, kaj ebleco varbi sufiche da kompetentaj ekzamenantoj. Mi petas vin kredi, Kara Sinjoro, je esprimo de miaj plej bonaj sentoj. Plej kore. [manskribite] Jacques Chirac Cher Monsieur, Vous avez bien voulu appeler mon attention sur le problème de l'Espéranto et je vous en remercie car, comme vous le savez déjà, il s'agit d'une cause à laquelle je suis sincèrement favorable. Même si pour des raisons que vous comprendrez aisément, je souhaite avant tout me consacrer à la défense de la francophonie, j'éprouve une sympathie profonde pour l'espéranto et le projet humaniste qui a présidé à sa création et qui anime plus que jamais ses défenseurs aujourd'hui. J'estime pour ma part que la progression de l'espéranto , dans le respect de la diversité culturelle qui lui est consubstantiel, serait un facteur puissant d'harmonie et de compréhension entre les peuples. Il ne fait aucun dout que, si le sort des urnes m'est favorable, je soumettrai au prochain gouverneme! nt, et au ministre de l'Éducation nationale en particulier! , la question de son inclusion comme option au baccalauréat, notamment au regard des souhaits exprimés par les élèves et parents, et de la possibilité de recruter suffisamment d'examinateurs compétents. Je vous prie de croire, Cher Monsieur, à l'expression de mes sentiments les meilleurs, Bien cordialement (écrit à la main) Jacques Chirac